Ludu

La 869-a E_elsendo el la 09.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ tradicie aŭdiĝas nia literatura segmento, en kiu ni prezentas la 84-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sieniewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
En la aktualaĵoj ni informas pri la pola starpunkto al la unia industria politiko kaj pri la unua vizito de la novelektita litova prezidento, kiun li faros venontsemajne en Pollando.
Nia sciencbultena temo traktas la enigmon de la Marsaj nuboj.
Muzike ni memorigis el nia arkivo la malnovan surbendigon de la meksika kanto „Malagenia” en la plenumo de la kvarteto Beltono. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas filmbildon kun Ligia kaj Vinicius el la filmo de Jerzy Kawalerowicz el 2001.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo etas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D