Ludu

La 867-a E_elsendo el la 02.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La gasto de nia hodiaŭa elsendo estas la prezidanto de Litova E-Asocio, Povilas Jegorovas en la kunteksto de la komenciĝantaj fine de la semajno 55-aj Baltiaj E-Tagoj. La aranĝoj de ĉi tiu enorme riĉa evento – en la 60-jariĝo de la Tagoj kaj 100-jariĝo de Litova E_Asocio – ne elĉerpas temon de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la amendo de la unia leĝdona dekreto reguligonta la familiajn aferojn sur la tereno de la Unio; pri la superita produktado de riĉigita uranio fare de Irano.
Nia sciencbultena temo traktas la ĵus funkciigitan geoparkon en la suda Pollando kun historiaj fosilioj de antaŭ 148 milionoj da jaroj, kiu sendube en la feria periodo logos multajn vizitantojn.
Muzike akompanis nin Ramona van Dalsem per la fragmento de sia kanzono „Pacon volas ni” kaj la kanto „Sunaj Veloj” el la vinila disko „Litova kanto en Esperanto”.
La programinformon ilustras la interreta foto kun iu el la eksponaĵoj el la antaŭnelonge funkciigita Geoparko Owadów-Brzezinki.
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D