Ludu

La 863-a E_elsendo el la 19.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la literatura segmento de nia ĉi-semajna marda E-elsendo ni prezentas la 83-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamnhof.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al Gdansko kaj ĝia avana loko ĉe Baltiko, kiel kontenera haveno; Al la rangolisto de polaj altlernejoj Perspektywy 2019, en kiu la unuan lokon okupis la Varsovia Universitato; Al polaj junuloj, kiuj elektante studdirekton gvidas sin per interesiĝoj.
La sciencbultena temo rilatas al malkovro de edinburgaj sciencistoj pri ekzisto de nova – nekonata ĝis nun – stato de materio.
Aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Asorti „Kara mia” devenantan el ĝia KD „Lernejaj amikoj”. La programinformon ilustras la interreta foto prezentanta la enirpordon al la Varsovia Universitato ĉe la strato Nowy Świat.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D