Ludu

La 858-a E_elsendo el la 01.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en kelkaj landoj, inkluzive de Pollando estas solenata la Internacia Infantago, proklamita de UNo en 1954. Tiuokaze niajn bondezirojn de ĝojplena tago ni transdonas al ĉiuj esperantistaj infanoj, inkluzive denaskulojn samtempe gratulante al la gepatroj kaj edukantoj pro ilia zorgo pri la maturigado de laŭvicaj generacioj de nia E-komunumo. La dezirojn akompanas la kanzono de la ensemblo Tintilo „Bela Rideto”.
Nia nunsemajna felietono pri Koninda Pollando estas dediĉita al la loko Łochów, kie okazas la kongreso de Pola E-Asocio kaj ĝia raporta-elekta kunveno. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la daŭrantan en la varsovia Nacia Muzeo ekspozicion de laboraĵoj de la pola skulptisto August Zamoyski kaj ekspozicion de polaj popolaj muzikinstrumentoj en Vroclavo.
Muzike akompanas nin bonveniga al Pollando kanto de la kabareda trupo el la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento „Verda Simio”. La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas la ĉefan vidindaĵon de Łochów, t.e. iaman palacon, en kiu nun funkcias konferenca-ripoziga centro.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietino estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D