Ludu

La 857-a E_elsendo el la 28.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La dua parto de nia hodiaŭa elsendo sendube ĝojigas amantojn de literaturo kaj Lidia Zamenhof. Ni prezentas nome la 82-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en ŝia traduko. Nia komenca aktualaĵo koncernas la novan leĝon pri la ukraina lingvo kaj la sciencbultena temo rilatas al malkovro de nova, nekonata migroitinero de Homo Erectus el Afriko, kiujn esplorojn iniciatis polaj sciencistoj. Muzike ni memorigas fragmenton de la kanzono „Mia amo restis for’”, kiun eblas aŭskulti tutece en Youtube. Ĉi-foje la akompananta nian programinformon interreta foto ilustras la  evoluetapojn de la homo i.a. de Homo erectus ĝis Homo sapiens. La aktualaĵo kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D