Ludu

La 853-a E_elsendo el la 14.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni denove invitas por la trarigardo de la E-Gazetaro. Ĉi-foje ni proponas komune foliumi la martan/aprilan numeron de „La Lanterno Azia”, la 2-an numeron de „Esperantolehti” kaj la nunjaran „Konstruado – kajero de TAKE 2019”.
La komencaj aktualaĵoj informas pri enorme granda kvanto da SIM-kartoj, kiel atesto de la komunika revolucio, pri nova pola centro en Bruselo Business & Science Poland kaj pri kreiĝonta Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo.
Kiucele plenkreskuloj lernu i.a.la ludon per muzikinstrumentoj klarigas nia sciencbultena temo.
Dank’ al Ĵomart kaj Nataŝa ni retrovas la iaman etoson en la brazila Bona Espero.
La akompananta nian programinformon interreta foto prezentas Centron de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo ĉe kiu kreiĝas la Papa Universitato.
La aktualaĵoj, la scienca temo kaj la „Trarigardo de la E-Gazetaro” estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D