Hodiaŭ ni proponas gesinjoroj viziton en la urbo Trzebnica [tŝebnica] en la sudokcidenta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el la 1138-a jaro kaj ĝia nomo ligiĝas kun la praslava verbo „terbiti”, kiu signifis forhaki arbaron. Aldonendas, ke en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estis malkovrita la plej malnova homa setlejo sur la teritorio de Pollando – laŭ pritaksoj  de antaŭ 500 mil jaroj. Nun al la urbo logas klostra komplekso kun apartaj historiaj kaj artaj valoroj, unu el la lokoj, kie eterne ripozas polaj regantoj, loko aparte ligita kun la reĝino Jadwiga, jam 24 jarojn post la morto agnoskita sanktulino de la Katolika Eklezio, la patronino de Pollando kaj la tuta Silezio. Ĉio ĉi radikas en la komenco de la 13-a jarcento.  Nome en 1202 la princo Henryk Brodaty [Henriko la Barbohava] fondis ĉi tie preĝejon kune kun sia edzino Jadwiga klostron, en kiu unu jaron poste instaliĝis cistercianinoj venigitaj el la germana Bamberg. Ĝi estis la unua virina klostro sur la polaj teritorioj kaj  samtempe la unusola en la tiama Eŭropo granda baziliko konstruita por cistercianinoj. Riĉa ekipaĵaro de la klostro, al kiu apartenis vastaj terenoj en Silezio kaj en pli norda regiono, la tiel nomata Grandpolio, donis al ĝi firman ekonomian bazon. La konstruado de la preĝejo daŭris 16 jarojn. Konforme al la cisterciana regularo temis pri sentura baziliko kun transepto. Tuj post la kanonizo de la reĝino Jadwiga aldoniĝis en ĝi gotika kapelo fondita de ŝia filino princino Gertruda kaj la nepo Władysław, la princo de Vroclavo kaj arkiepiskopo de Salzburg, en kiu estis metita la korpo de la sanktulino. La sidejon de la cistercianinoj kelkfoje plagis incendioj, husanaj invadoj en la 15-a jarcento, detruoj dum la 30-a milito (la 17-a jarcento). Nur post ĝia finiĝo, kreskanta bonstatiĝo de Silezio kaj ĝia rekatolikĝo kaj decida por la habsburga-pola alianco venka batalo super Turkio apud Vieno en 1683 kreis favoran ekonomie kaj politike bazon por  reflorigi la kulton de s-ta Jadwiga, kun kiu identiĝis same poloj kiel ankaŭ la katolikaj Habsburgoj. La unuajn laborojn pri renovigo de la sanktejo en 1676 entreprenis abatino Krystyna Pawłowska.  La plej granda frapo venis pro la edikto de la prusa reĝo Frederiko Wilhelmo la 3-a el 1810, kiu likvidis 56 virajn kaj 13 virinajn klostrojn en Silezio. Ilian tutan havaĵon oni agnoskis kiel ŝtatan posedaĵon konfiskante ĝin kaj lasante al gemonakoj kvarsemajnan periodon por forlasi la klostrojn. La cistercianinoj posedis tiam unu urbon, 73 vilaĝojn, 25 bienojn kaj 10 patronecajn preĝejojn. Multaj rabitaj postmonakaj havaĵoj servis kiel donacoj al la membroj de Hohenzollern-familio kaj al personoj ligitaj kun la prusa koretego.  Tamen eĉ homoj nur iel ligitaj kun la klostro dezirantaj savi memoraĵojn ligitajn kun la iama abatejo povis aĉeti libere aŭ aŭkcie iujn objektojn ligitajn kun la klostro. Temis i.a. pri  artverkoj, mebloj, liturgiaj objektoj kaj aliaĵoj. Bonŝance valoregan librokolekton kaj plurajn elementojn de la interna ekipaĵaro oni sukcesis transloki al Vroclavo. Marĝene ni aldonu, ke la sama reĝo freneze serĉanta monon por pagi tributon al Napoleono la sekvan jaron ordonis detrui la ŝtelitajn el la trezorejo de Wawel-kastelo en Krakovo kronjuvelojn de la polaj reĝoj, kiuj estis alifanditaj je moneroj. Sed ni revenu al Trzebnica kaj ĝia klostro. Komence estis en ĝi kreita tendaro por militkaptitoj kaj militista hospitalo. Sekve ĝi rolis kiel kiel fabriko, lanŝpinilo. Fine de la 19-a jarcento la posedantoj de la klostro denove  fariĝis religiuloj,  johanitoj, kiuj transdonis ĝin al fratulinoj de S-ta Karlo Boromeo. Ĉi-lastaj gvidis krom hospitalo ankaŭ orfejon kaj lernejon de la hejma mastrumado.Post 1945 estis daŭrigita la antaŭmilita agado. La sanktejo rolis kiel la paroĥa preĝejo, parton de la klostro okupis fratulinoj de s-ta Karlo Boromeo, kaj en aliaj ejoj troviĝis distrikta hospitalo. Post la transloko de la hospitalo ĉiuj klostraj konstruaĵoj fariĝis la posedaĵo de la monakinoj, kiuj gvidas tie i.a. la protekto-kuracan centron. En la konsiston de la historia kaj vizitinda  konstrukomplekso de la iama cistecianina abatejo en Trzebnica eniras la romanika kun barok-stilaj influoj paroĥa preĝejo de santa Bartolomeo Apostolo kaj sankta Jadwiga, la malfrubaroka klostro kaj tereno kun helpkonstruaĵoj.  La paroĥa preĝejo estas la trinava baziliko kun transsepto, presbiterio fermita per absido. En ĝia orienta parto troviĝas la menciita gotika kapelo de sankta Jadwiga. Ene de la preĝejo konserviĝis ŝtonaj arkitekturaj detaloj el la mezepoka periodo. La postrestaĵo de la romanika sanktejo estas la finkonstruita en 1214 kripto de sankta Bartolomeo. La preĝejan internon ornamas pluraj bildoj kaj krome artverkoj de pluraj artmetiistoj. La monumenteca klostro apudanta la preĝejon de la suda flanko konsistas el kvin duetaĝaj aloj ĉirkaŭantaj du internajn monakejajn kortojn. La tuta komplekso rolas krome kiel sanktejo  de la patronino de Pollando kaj Silezio, s-ta Jadwiga, kio atribuas al ĝi superregionan signifon ignate ĝin pilgrimloko. La plej nova iniciato  de la fratulinoj de s-ta Karolo Boromeo en Trzebnica estas Fondaĵo por Savi la Klostron de S-ta Jadwiga „Por servi”. Ĝia baza celo estas zorgo konservi la materialan kaj spiritan heredaĵon de s-ta Jadwiga la Silezia en Trzebnica, inkluzive de renovigo kaj revivigo, alikonstruo kaj vivteno de la klostraj objektoj kaj tereno. Laŭ legendo s-ta Jadwiga estis persono tre modesta kaj por ne distingiĝi de sia popolo ŝi kutimis moviĝi nudpiedo. Tio ne plaĉis al ŝia edzo, kiu persvadis la pekprenanton, ke tiu ordonu al ŝi portadon de ŝuoj. Tiu ĉi ne nur donacis al ŝi la ŝuparon sed petis ankaŭ, ke la donacitajn ŝuojn ŝi ĉiam kunportu. Ŝi obeante la deziron de la pekprenanrto ĉiam kunportadis ilin, sed daŭre nudpiede pendigitajn ĉe laĉo. Eble la plej nova anektodo ligita kun la s-ta Jadwiga ligiĝas kun la 16-a de oktobro, kiam pasas ŝia liturgia rememortago kiel la patronino de Pollando kaj la tuta Silezio. Tiutage Karol Wojtyła estis elektita kiel la 264-a papo de la Romkatolika Eklezio. Konekse al ĉi tiu tago li deklaris: „Mi estas profunde konvinkita, ke en tiu memorindiga tago s-ta Jadwiga fariĝis ankaŭ la Patronino de la unua en la historio polo elektita por la Sanktapetra Ĉefurbo”.

El la elsendo 12.04.2019. Legas  Barbara  – 10’08”