En Palaco de la Krakovaj Episkopoj estis prezentita la kritika eldonprojekto de la eldonaĵo „Karol Wojtyła – la literaturaj kaj teatraj verkoj”.  Ĝia unua volumo „Juwenilia” enhavas la plej fruajn verkojn   el la jaroj 1938-1946 inkluzive de neniam publikigita teksto „Mi daŭre troviĝas ĉe la sama bordo”. La teksto konserviĝinta en la Arkivo de la Metropolitana Kurio en Krakovo kreiĝis inter februaro 1941 kaj oktobro 1942. Ĝi rilatas al aparta momento en la vivo de la aŭtoro – la meditado pri la homa amo. La herooj estas Łukasz kaj Maria kaj Wojtyła aplikas en ĝi internan monologon, kiun formon li ripetos i.a. en sia verko „Antaŭ la vendejo de juvelisto”. La kritika eldono de literaturaj verkoj de Karol Wojtyła kaj Johano Paŭlo la 2-a estos triparta. La dua enhavos liajn poeziaĵojn, la tria dramverkojn. Ĝi kiel la lasta aperos en 2020 por la 100-a naskiĝdatreveno de Karol Wojtyła. La ideo de la eldonaĵo aperis jam en la 90-aj jaroj, sed povis realiĝi nur en 2015, kiam venis konsento uzi la ekleziajn arkivaĵojn de Krakovo kaj kreiĝis eldonkomitato. En la volumo Juwenalia krom literaturaĵoj troviĝas ankaŭ leteroj de Karol Wojtyła al Mieczysław Kotlarczyk kaj lia amiko el Wadowice Wincent Białys, pentrito kaj skulptisto. Enestas ankaŭ verkoj ne signitaj, kies stilo montras tamen, ke ili povus esti skribitaj de juna Wojtyła. Ĉiu el la tekstoj estas detale pridokumentitaj kaj priskribitaj.

El la elsendo 12.04.2019. Legas Gabi – 2’11”