Ludu

La 848-a E_elsendo el la 26.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La heroo de nia nunsemajna felietono pri Koninda Polo estas Antonina Leśniewska, pioniro de la virina farmaciista profesiado.
Informoj de nia kulturkroniko koncernas la baldaŭan ekkonstruon de la nova Muzeo sur la batalkampo ĉe Grunwald (1410) kaj la majan viziton de la japana koruso Sakura, kiu koncertos en Krakovo omaĝe al la 100-jariĝo de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj.
La E-komunuma segmento koncernas la lastan sesion de BEL-konferencoj en Brazilo kaj komenciĝontajn en la unuaj tagoj de majo tri E-kongresoj en la hispana Malago.
En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
Muzike akompanas nin Merlin per la kanzono „Mia vojo”.
La akompana al la programinformo foto prezentas la heroinon de nia felietono. En unuopaj rubrikoj estas konsulteblaj paralele aŭdeblaj kaj legeblaj kulturkronikaj informoj kaj la felietono. Nia elsendo aperas ankaŭ en la jutuba kanalo Espero2009 – https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D