Ludu

La 847-a E_elsendo el la 24.04.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Post kelka paŭzo denove en nia hodiaŭa programo aŭdiĝas Trarigardo de la E-Gazetaro. Ni foliumas en ĝi la aprilan kaj martan numerojn de „La Revuo Orienta”, la aprilan numeron de la reta „Novaĵoj Tamtamas” el la japana Johohamo, La Informilon 185 de Espéranto France-Est kaj la printempan numeron de la bulteno „Frateco” el Pollando.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la kortbirda produktado en la Unio kaj la avana ĉi-rilate loko de Pollando, al la lastatempe formulitaj opinioj pri Pollando en eŭrosfero kaj pri kandiatigo de la finna saŭnokulturo al la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko. La sciencbultena temo rilatas al polaj esploroj pri la enigmo de la antikva egipta fajenco. 
Muzike akompanas nin la poemo de Liven Dek, t.e. Miguel Gutiérrez Adúriz „Ajnaj floroj”. Plenumas ĝin la hispana muzikgrupo Beev Rations, kantas Álvaro Amarante Sánchez. Eblas ĝin senpage aŭskulti aŭ deŝuti en pli bona kvalito kontraŭ malpli ol 1 eŭro: https://beevrations.bandcamp.com/track/ajnaj-floroj. La programinformon akompanas foto prezentanta fajencaĵon el la periodo de la antikva Egipto.
La aktualaĵoj, sciencbultena temo kaj la trarigardo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D