La pola prezidenta paro elektis por la nunjara Tago de la Nacia Legado, okazonta la 7-an de septembro,  ok polajn novelojn. Temas i.a. pri „Bona Sinjorino” de Eliza Orzeszkowa, „Fumo” de Maria Konopnicka kaj „Gurdo” de Bolesław Prus. La Nacia Legado estas organizata ekde 2012, kiam ĝi estis inaŭgurita per la legado de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Pasintjare, en la datreveno de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando por la Tago estis elektita „Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski. Dum la tuta jaro estis krome rekomenditaj legaĵoj el la kolekto de verkoj kalkulataj al la kanono de la pola patriota literaturo. La Nacia Legado – ĉiam pli populara – okazas en bibliotekoj, muzeoj,  teatroj, en lernejoj kaj infanvartejoj, en hospitaloj, sociprotektaj domoj, en malliberejoj. La legado alprenas diversajn formojn. Oni legas tekston tutece, en fragmentoj, dividitan je roloj, laŭte, publike aŭ en la hejma intimejo. Pasintjare la romano de Żeromski estis legita en preskaŭ tri mil lokoj inkluzive de 134 ekster la limoj de Pollando, eĉ sur Antarkto. Ekde la komenco la kampanjon partoprenas krom polaj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj.

El la elsendo 29.03.2019. Legas Maciek – 1’30”