La Muzeo de Varmio kaj Mazurio en Olsztyn [olŝtin], la nordorienta Pollando aĉetis la tolaĵon de Anton Hoffmann „Batalo apud Heilsberg” el ĉirkaŭ la 1907-a jaro. Ĝi estos prezentita la unuan fojon en la kastelo de Lidzbark Warmiński [liĝbark varminski] en la datreveno de la granda batalo de la armeo de Napoleono kontraŭ rusaj-prusaj trupoj, la 10-an de junio 1807. Oni planas, ke la bildo – prezentanta la plej grandan batalon de Napoleono sur la nuna pola teritorio, en kiu partoprenis 55 mil francoj kaj 80 mil rusoj kaj prusoj – fariĝu ĝermo de kolekto prezentonta la napoleonan epokon en Varmio kaj Mazurio. Pri la signifo de la batalo atestas la fakto, ke la nomo Heilsberg troviĝas sur la Triumfa Arko en Parizo menciita inter lokoj de la plej gravaj bataloj de Napoleono. Ĉiujare  en Lidzbark Warmiński kaj Jonkowo apud Olsztyn okazas historiaj enscenigoj de bataloj el tiu epoko.

El la elsendo 01.03.2019. Legas Gabi – 1’16”