Nunjare pasas 400 jaroj post la alikonstruaj laboroj en la varsovia Reĝa Kastelo. Tiu tasko estis entreprenita laŭ decido de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. Dum la regado de la reĝoj en Vasa-dinastio la Kastelo rolis kiel centro de la poltika kaj kultura vivo de la 17-jarcenta Respubliko. Lige kun la jubileo estis planitaj multaj eventoj kadre de „La Vasa Jaro”. Jam ekde la 5-a de februaro – sed nur dum 5 semajnoj – estos rigardebla escepta trezoro, la tiel nomata „Stokholma rulaĵo”. Sur 15 metroj estas prezentita la solena nuptokaza enveturo de la reĝo Sigismundo la 3-a al Krakovo. En majo la publiko de la varsovia Reĝa Kastelo povos raviĝi – dum aparte sekurigita ekspozicio – pri la juvelaro, kiu plej ofte estas neekspoziciata. Por septembro-oktobro estas planita ekspozicio „La bildoj de la regantoj sur medaloj kaj moneroj”. La Vasan Jaron kronos ekspoziccio „La mondo de la polaj Vasoj „Spaco – homoj – arto” daŭronta ekde oktobro ĝis januaro 2020. La unuopajn ekspoziciojn akompanos pluraj edukeventoj, laborrenkontoj, konferencoj kaj koncertoj. Krome en majo estos malfermita la rekonstruita antaŭ du jaroj Malsupra Kastela Ĝardeno, rolonta kiel ornamo de la reĝa rezidejo kaj kiel loko de rendevuoj kaj renkontiĝoj.

El la elsendo 01.02.2019. Legas Przemek  – 1’31”