Ludu

La 828-a E_elsendo el la 15.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando kondukas nin al malgranda vilaĝo en la sudokcidenta Pollando – Bestwina, kie antaŭnelonge en la loka preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino estis retrovitaj la 16-jarcentaj polikromiaĵoj. Tio estas preteksto por iom spuri la historion de ĉi tiu plej malnova setlejo en la regiono.
La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la projekton „Heredaĵo de Edyta Stein” en Vroclavo kaj aĉeton de preskaŭ 80 skulptaĵoj de August Zamoyski, kiuj troviĝos por konstante en la varsovia Skulptarta Muzeo en la palaceto Królikarnia.
La E-komunuma informo prezentas la riĉiĝantan programon de la Baltiaj E-Tagoj, kiuj en julio okazos en la litova Panevėžys. En ilia arta programo prezentiĝos la rusa grupo Ekvinokso. El ĝia repertuaro ni aŭdigas fragmente la kanzonon „Kvazaŭ la arboj”.
La akompana al la programinformo foto prezentas parton de la historioj muzikinstrumentoj el la klostra muzeo sur Hela Monto en Częstochowa.
La kulturkronikaj informoj, aktualaĵo kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D