Ludu

La 826-a E_elsendo el la 08.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La heroo de nia nunsemajna felietono estas iom forgesita pola mondfama klavicenistino Wanda Landowska. Nunjare pasas ŝia 140-a naskiĝdatreveno kaj la 60-a datreveno de ŝia morto kaj la sugeston paroli pri ŝi iom amplekse ni ricevis de nia aŭskultanto David Milovanovic.
La kulturkronikaj informoj rilatas al distingo de la estro de la Katedro pri la Polaj Studoj en la brita Cambridge, al novaj albumoj dediĉitaj al polaj tataroj kaj al interesa projekto, kiun inspiris la figuro de pola Siberiekzilito kaj etnografo, Bronisław Piłsudzki (aparta felietono en nia elsendo el la 01.11.2013).
En nia E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara Itala E-kongreso en Triesto [https://kongreso2019.esperanto.it].
En la fina parto aŭdiĝas Leterkesta programero.
Muzike ni citis la Polonezon „Adiaŭo de l’ Patrujo” de Michał Kleofas Ogiński, en la klavicena plenumo de Wanda Landowska. Ŝia interreta foto akomanas la hodiaŭan programinformon.
La kulturkronikaj informoj kaj felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D