Ludu

La 824-a E_elsendo el la 01.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni denove proponas viziti konindan Pollandon invitante vin ĉi-foje al la suda Pollando kaj la tiea monto Ślęża. Ekde pratempo ĝi estis loko de kulto kaj ritoj, kaj sur kiu konserviĝis spuroj el la fora tempo. Nun ĝi rolas kiel turisma allogaĵo.
La kulturkronikaj informoj rilatas al la vizitinda Panoramo de Racławice-batalo en Vroclavo, al la kreita historia itinero en la Palaco de Branicki en Bjalistoko kaj al la Jaro de Vasa-regantoj solenota en Varsovio dum la tuta 2019.
La E-komunuma informo koncernas la lastajn 15 akirintojn de la Biblioteka Apogo de Bachrich-familio.
Muzike akompanas nin Esperanto Desperanto. Temas pri la kanzono „Feliĉe” el la KD „Brokantaĵoj” eldonita de Vinilkosmo.
La programinformon akompanas la interreta foto prezentanta la montopinton Ślęża, la heroon de nia felietono.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D