Ludu

La 822-a E_elsendo el la 25.01.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri du interesaj moneroj globformaj, kiuj aperis pasintjare okaze de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando. Ni informas krome pri la ekspozicio de la silezia baroko en Pekino, kiu sekvis el la kunlaboro de la Nacia Muzeo en Vroclavo kaj la urba muzeo de la ĉina ĉefurbo.
La E-komunuman segmenton inaŭguras informo pri aparta mesaĝo de UEA lige kun la unuan fojon solenita nunjare, la 24-an de januaro, Monda Tago de Edukado. Ni informas krome pri nova facillingva retejo de uea: https://uea.facila.org/, kaj pri la ebleco kontribui prelege en la 72-a Internacia Kongresa Universitato okazonta kadre de la Lahtia UK: https://www.uea.org/kongresoj/universitato.
La akompana interreta foto rilatas al la kulturkronika informo pri la ekspozicio pri la silezia baroko nun daŭranta en Pekino kaj sekvinta el la pola-ĉina kunlaboro. Ĝi prezentas la figuron de la Arĥianĝelo Mikaelo el ĉ. 1700 jaro, la verko de M. Stainl.
En la programo ni prezentas la kanzonon „La Pac” de Giberto Gil en Esperanto kaj interlude „Por Komencantoj” kantas Inspiro.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D