Jam antaŭ kelka tempo ni informis pri la 4-a internacia konferenco „Interpretante muzikverkojn” okazinta en  Bydgoszcz la 27-an/28-an de novembro. Al ĝi – ni memorigu -d-ro Marek Nahajowski  kontribuis per la prelego „La interna ideo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj ĝia resonanco en la E-muzika kulturo”.  En sia raporto pri la evento d-ro Marek Nahajowski informis nin, ke ĉi-foje la temo rilatis al la problemaro  de universalismo kaj naciaj valoroj same en komponaĵoj de elektitaj komponistoj kiel ankaŭ al ĝeneralaj indicoj de la diversepoka muzika stilo. La konfernecon partoprenis muzikologoj kaj muzikteoriistoj el 4 landoj – Germanio, Slovakio, Ukrainio kaj Pollando. Ĉar la daŭro de la prezentaĵoj estis limigita ĝis 20-25 minutoj tial en sia elpaŝo d-ro Nahajowski pri reflektoj de la Interna Ideo en Esperanta muzikkulturo povis nur skizi la problemon esprimante tamen la esperon, ke pli profundan analizon enhavos libro aperonta venontjare. En sia raporto d-ro Nahajowski decidis dividi kun ni siajn   ĝeneralajn impresojn pri la konferenco kaj rimarkojn pri reagoj de la neesperantista publiko pri tiel neordinara temo (almenaŭ laŭ normoj de muzikologiaj konferencoj). Unue, kiel atentigas la aŭtoro de la raporto „Mi konstatis, ke pli multo de prelegoj koncentriĝis prefere pri la sfero de la naciaj ol universalaj valoroj. Mi ankaŭ rimarkis, ke prelegantojn devenantajn el la landoj, kiuj akiris sendependecon antaŭ relative nelonga tempo, do Slovakio, Ukrainio,  tre forte absorbis trajtoj de la nacia stilo en la muziko de siaj propraj landoj aŭ prezento de la verkaro de iliaj nuntempaj komponistoj. Mi eĉ havis la impreson – substrekas d-ro Nahajowski – ke fantomo de la romantikisma mondkoncepto rilate al la kategorio de nacieco dominis en la konferenca atmosfero”. Sed malgraŭ ĉi tiu impreso la prelego „La interna ideo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj ĝia resonanco en la E-muzika kulturo” estis akceptita tre bone. La reagoj de la gefakuloj estis pozitivaj aŭ almenaŭ neŭtralaj. Ankaŭ ĉi-foje d-ro Marek Nahajowski sukcesis forigi kutimajn  mitojn pri Esperanto kiel lingvo mortinta kaj montri ĝin kiel vivantan kulturan fenomenon, indan esti studata. Kiel skribas la aŭtoro de la raporto „Estis agrable vidi personojn, kiuj dum paŭzoj serĉadis informojn pri Lingvo Internacia kaj pri Zamenhof en Vikipedio, aŭ malantaŭ la kulisoj petis pri aldonaj detalaj informoj. Povis eĉ okazi eta diskuto pri Hilelismo kaj Homaranismo. Tio ne signifas  kompreneble, ke ĉiuj rapide ŝatos lerni Esperanton, des pli, ke  la propagando tute ne estis la celo de la prelego dum E-muzikan kulturon oni rajtas taksi diversmaniere. Interese estis tamen rimarki,  ke ĉi tiu intereso rilatis nur al fakula rondo, do al homoj almenaŭ mezaĝaj. Pli juna parto de la publiko  ŝajnis esti tre indiferenta al la temo kaj la problemaro de la prelego, ne mankis do   kelkaj mokaj kaŝridojn. Tio tamen signifas nenion, ĉar similaj reagoj koncernis prezentaĵojn de aliaj prelegantoj”. Kio gravas, kiel reliefigas doktoro Nahajowski „mia partopreno en la konferenco kaj malantaŭkulisaj diskutoj helpis pli bone kompreni la reagojn de la neesperantista publiko rilate al niaj lingvo kaj muzikkulturo, kaj ankaŭ identigi la sferojn, kiuj povus interesi neesperantistajn muzikologojn kaj muzikteoriistojn. Tamen la fakto de ekzisto de la originala Esperanto-kulturo ne impresas la publikon tiom forte, kiom la ebleco uzi la Lingvon Internacian kiel ponton inter kulturoj naciaj, same sur la literatura kampo kiel ankaŭ sur la muzika. Ĉi tiu rolo de Esperanto ŝajnis esti la plej konvinka al neesperantistoj, eble tial, ke ĝi prezentiĝas kiel io speciala, kompare al ĉiuj naciaj lingvoj”. En la fino de sia raporto d-ro Marek Nahajowski atentigis, ke necesas ankaŭ rimarki, ke la neesperantista publiko tute alie traktas nian muzikon ol ni mem. „Ne komprenante tekstojn fakuloj povas taksi nur pure muzikajn, eksterajn tavolojn de la verkoj – kvalitojn de la komponaĵo kaj de la plenumo (inkluzive de la registraĵo). Se ili ne estos sufiĉe bonaj, eĉ la plej interesa kaj profunda teksto ne helpos, kaj homoj moke ridos pri E-muzika kulturo kiel amatoreca kaj senvalora. La bonan impreson necesas  fari tuje”. Kio ankaŭ gravas laŭ doktoro Nahajowski  „bedaŭrinde   kompare al relative bone disvolviĝanta kampo de popularĝenraj kanzonoj  la nombro de artvaloraj, „seriozaj” muzikverkoj en Esperanto tre kaj tro malgrandas. Pri ili ja demandas fakuloj. Ŝajnas do, ke la kampo de la „klasika” aŭ „serioza” E-muzika kulturo estas iom malzorgita”. Sendube tiel estas, kaj ni certas, ke la dividitaj de d-ro Marek Nahajowski rimarkoj evidentiĝos interesaj por niaj geaŭskultantoj helponte pripensi la nunan staton de la E-muzikkulturo.   

El la elsendo 11.12.2018. Legas  Barbara  – 7’02”