Unikan ŝanĉon viziti la Oran Kapelon en la katedralo de Poznań (la okcidenta Pollando) kaj kliniĝi antaŭ la sarkofagoj de la unuaj regantoj de Pollando havos la fideluloj partoprenantaj tagmezan sanktan meson la 11-an de novembro. Kutime eblas enrigardi ĝian internon nur tra ornama krado. La tereno de Ostrów Tumski, sur kiu troviĝas la katedralo, estas la plej malnova kaj unu el la plej valoraj historie partoj de Poznano. Ĝi fariĝis la sidejo de la unuaj regantoj de Pollando en la 10-a jarcento. Princo Mieszko la 1-a establis tie sian palatinum, kastelon. Sur ĉi tiu tereno kreiĝis la unua katedralo, ĉe kiu en 968-a jaro estis establita la unua en Pollando episkopejo. La Ora Kapelo el la komenco de la 19-a jarcento estas la plej malnova kaj plej granda nekropolo de la polaj regantoj el la unua Piast-dinastio. Troviĝas tie la sarkofagoj de Mieszko la 1-a, Bolesław Chrobry, Przemysław la 2-a, Mieszko la 2-a, Kazimierz Odnowiciel, Władysław Odonic, Bolesław Pobożny kaj Przemysł la 1-a. La bizancostila kapelo laŭ la projekto de la pola, italdevena arkitekto Franciszek Lanci kreiĝis en la jaroj 1836-37. Vid-al-vide al la sarkofagoj de la princo Mieszko la 1-a kaj la reĝo Bolesław Chrobry staras la bronzaj statuoj de ambaŭ regantoj aŭtoritaj de Christian Rauch. En la kapelo troviĝas i.a. altaro kun bildo de la Ĉielpreno de Dipatrino kaj pentraĵo de Edward Brzostowski „Bolesław Chrobry kaj Oto la 3-a ĉe la tombo de sankta Wojciech”. La volbon ornamas la figuro de Dio-Patro kaj bildoj de polaj sanktuloj. La mozaikan plankon de la kapelo faris Liborio Salandri el Venecio. Kiel dirite, la Ora Kapelo estas malfermata nur lige kun la plej eksterordinaraj eventoj. La lasta okazis lige kun la 1050-jariĝo de la bapto de Pollando en 2016.

El la elsendo 09.11.2018. Legas Maciek – 2’11”