Denove komenciĝis nova monato. Sed novembro en nia kultura regiono almenaŭ por kelka tempo perdas febran haston. Jen la solenaĵo de Ĉiuj Sanktuloj, jen la tago en kiu ni memorigas niajn forpasintojn. En ambaŭ ni vizitas tombejojn, aparte longe kaj enpensiĝeme haltante ĉe la tomboj de niaj proksimuloj, de niaj amikoj lasante ĉe ili florojn, florkronojn,  lumigante torĉojn. Reviviĝas rememoroj, tiuj kiujn nia penso apenaŭ tuŝas en la ĉiutaga vivo – proksimiĝas…… Iuj jam pli frue zorgis pri la ordigo de la tomboj, la aliaj uzas la okazon de la festoj mem. La homamaso el la vastaj urbaj stratoj transportas sin al la nekropoloj. La eksterordinara varma kaj sunbrila vetero kadris la vizitojn per impreso de fruaŭtuna promeno tra la historiaj parkoj. Ja la plej malnova tombejo varsovia Powązki havas jam 228 jarojn, la tombejo Bródno 134. En ĉiu la eternan ripozon trovis pli ol unu miliono da personoj. Vespere ĉiuj varsoviaj tombejoj – eĉ plej etaj – logis la senĉese venantajn vizitantojn per la brilo de nenombreblaj torĉoj. Eĉ ĉe tomboj kvazaŭ forgesitaj plurfoje flagras memorkandelo lasita favore al mortinto entombigita aliloke aŭ ĝuste favorpreĝe al la mortinto, pri kiu jam neniu memoras. Ĉio ĉi emfazas la konvinkon pri la eterna vivo, pri la graveco kaj efikeco de la porpeta preĝo. La Tago de la forpasintoj radikas en piaj praktikoj de frumezepokaj monakoj, ĉiujare celebrataj diservoj en diversaj klostroj favorpete al mortintaj kunfratoj. Jam en la 7-a jarcento Izidoro el Sevilo rekomendis la celebradon de tiaj mesoj. Ekde la 9-a jarcento dum specialaj diservoj en kelkiuj abatejoj per favorpetaj preĝoj oni estis ĉirkaŭprenantaj ĉiujn mortintajn kristnaojn, ne sole monakojn. En 998 Odylon, abato de la benediktana klostro en Cluny, Francio indikis la 2-an de novembro kiel devigan tagon de tiuintencaj preĝoj. La kutimon transprenis cistercianoj kaj kartuzianoj. En Pollando enkondukis ĝin en siaj klostroj cistercianoj. En 1311 la Tago de la Mortintoj eniris la romkatolikan liturgion. En Pollando la plej malnova informo pri la solenado de la Tago de la Mortintoj ekster klostroj devenas el la 14-a jarcento el la diocezo de Vroclavo, troviĝanta sub la administracio de episkopo Henryk el Wierzbno. Sed la memoro pri la mortintoj, kulto de la mortintoj havas antaŭkristanan tradicion, ĝi cetere estas propra al diversaj kulturoj. La lumigado de torĉoj radikas en la antaŭkristana kurimo bruligadi fajron ĉe tomboj, vojkruciĝoj kaj ĉedomareo. La arbobranĉetojn oni kolektadis dum la tuta jaro, kredante ke ĝiaj flamoj varmigos la animojn vagantajn tra la tero kaj protektas kontraŭ malbonaj fortoj. Apartan rolon en la kredoj kaj kutimaro ludis nokto inter la 1-a kaj la 2-a de novembro. Oni kredis, ke tiunokte la anumoj de la mortintoj liberigitaj el Purgatorio revenas ĝis frumateno sur la teron vagante tra vojkruciĝoj, tombejoj, torfejoj servcante helpon, preĝon aŭ oferon. Timante ilin oni ne forlasadis tiunokte domojn, ne entreprenadis vojaĝon, nek vizitadis la najbarojn. En iuj regionoj oni fermadis gastejojn, estis malpermesite muziki kaj kanti. Iuloke oni kredis, ke en preĝejoj tiunokte mortintaj sacerdotoj celebras meson favore al aliaj mortintoj. En multaj preĝejoj ĉe la altaro estis pretigita la mesalo kaj pordo malfermita. Hodiaŭ temas pri kutimoj forgesitaj. Sed ne sole la tombejoj estas la loko de eterna ripoozo de niaj forpasintoj. Ekzemple la subteraj kriptoj de katedraloj, bazililoj estas la sepultoloko de multaj elstarah figuroj, ŝtatviroj, ekleziaj altranguloj, homoj socie meritiĝintaj. En la kriptoj de la varsovia arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto eterne ripozas i.a. mazoviaj Piast-dinastiaj princoj, la filino de reĝo Vladislavo la 4-a Vasa – Isabele, la kortega pentristo Marcello Bacciarelli, Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz, muzikisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski, prezidentoj de la antaŭmilita Pollando.

El la elsendo 02.11.2018. Legas  Barbara  – 6’35”