Ludu

La 806-a E_elsendo el la 16.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenca ampleksa kultukroniko ni informas pri la daŭranta en la Eŭropa Parlamento ekspozicio dediĉita al polinoj lige kun la 100-jariĝo de iliaj balotrajtoj; pri la pola arto en la pariza Pompidou-Centro; kaj pri la impona sonorilego Vox Patris farita de polaj muldistoj por Brazilo.
Aŭtuno estas periodo intensiganta la pripensojn pri partopreno en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Pri tiuj en Lahti (2019) kaj en Montrealo (2020) ni multon aŭdis dum la Lisbona UK. Hodiaŭ ni proponas renkontiĝon kun du membroj el la organiza teamo de la Montreala UK, Ĵenja kaj Joel Amis.
Ni informas krome pri la antaŭnelonga ALTE-konferenco, dum kiu ne mankis reprezentanto de UEA.
La programinformon akompanas foto de knabina akto skulptita de Katarzyna Kobro, kies elektitaj laboraĵoj kaj tiuj de Władysław Strzemiński estas ekspoziciataj en la pariza Pompidou-Centro.
Muzike akompanas nin Mélanie Prin per la plej nova kanto de Gilbert Drigon (muziko) kaj Lorenzo Tomezzoli (teksto) „Nur en harmonio” (https://www.youtube.com/watch?v=5cWqFJZ2xp8&t=8s
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D