Ludu

La 805-a E_elsendo el la 14.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭa gasto de la Redakcio estas d-ro Marek Nahajowski, kun kiu ni interparolas marĝene de la la 49-a Muzikologia Konferenco en Varsovio, kadre de kiu li parolis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo. Ni informis jam pri la konferenco en nia elsendo la 26-an de oktobro 2018.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la solene festita la 11-an de novembro 100-jariĝo de la regajnita de Pollando suvereneco kaj al libere disponigita rete Granda Vortaro de la Pola Lingvo de la Pola Sciencakademio (http://www.wsjp.pl).
Nia sciencbultena temo koncernas malkovrojn pri miniplastaj elementoj en la vivaj organismoj.
En la elsendo – reference al la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto – audiĝas fragmente kanto de KTP „Ni kunvenis kunkantante” kaj fragmento de la ario de Jontek el la opero „Halka” de Stanisław Moniuszko en Esperanto.
La programinformon akompanas reference al la sciencbultena temo foto pri plasto (plastaj saloj) en la akvomedio.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D