Ludu

La 803-a E_elsendo el la 06.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org

La literatura segmento de nia nunsemajna marda programo enhavas la 74-an fragmenton de la romano de pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
Niaj komencaj aktualaĵoj informas pri kreskanta financa subteno de poloj por organizaĵoj de publika bono, pri pola helpo al. svedaj ĉevalbredistoj kaj pri kreskanta minaco pro la disvastiĝanta en Eŭropo kontaĝa malsano.
La sciencbultena temo koncernas la malkreskantan areon de la tiel nomataj „sovaĝaj terenoj” sur nia planedo gravaj laŭ la ekologia vidpunkto.
Muzike en nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas fragmente la kanzono „La sonĝoj” de Kore el ĝia DK „Kia viv’ eldonita de Vinilkosmo.
La programinformon akompanas foto bildiganta unu el ankoraŭ ekzistantaj, sed malgrandiĝantaj sovaĝaj terenoj, en kiu animaloj vivas trankvile.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D