Ĉi-somere la Muzeon de la Bierfarejo en Żywiec (la suda Pollando), kiu funkcias de 11 jaroj,  vizitis la unumiliona gasto. Ĉiujare venas tien ĉirkaŭ 90 mil vizitantoj. La Muzeo funkcias en la historiaj keloj de la bierfarejo, en kiuj iam oni ripozigis la drinkaĵon. La muzeaj salonoj plenas je eksponaĵoj bildigantaj pli ol la 160-jaran historion de la bierfarejo. Temas i.a. pri vitraj akcesoraĵoj kiel boteloj kaj drinkpokaloj kaj iamaj varbafiŝoj, reklamafiŝoj. En la muzeo estis rekreita ankaŭ la loka strateto el la epoko, kiam Żywiec troviĝis en la aŭstra aneksoparto. Eblas en ĉi tiu parto de la muzeo viziti la bierdrinkejon, en kiu multmedia bierservanto rakontas pri bierkvalitoj. Estas rekreita ankaŭ la interno de elita bierdrinkeja bufedo el la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento.  La Muzeo troviĝas ĉe Eŭropa Itinero de la Historia Heredaĵo. La bierfarejo en Żywiec estis establita en la mezo de la 19-a jarcento fare de arkiprinco Albrecht Frederiko Habsburg, kiu kiel princo de Cieszyn (ekde 1947) estis pledanto por la industria evoluo de la regiono. La registro de la bierfarejo de Żywiec kaj la unuaj litroj de la ora drinkaĵo estis venditaj en 1856.

El la elsendo 12.10.2018. Legas Barbara kaj Gabi – 1’15”