Centojn da surrokaj pentraĵoj, inter kiuj la plej malnovaj povas estis dekkelkmiljaraj malkovris la pola arkeologo Maciej Grzelczyk sur la tereno de la rezervejo Swaga Swaga en Tanzanio. Inter la plej interesoj estas pentraĵoj prezentantaj meteoritojn kaj kometojn. La rezervejon Swaga Swaga en la regiono  de  Kondoa en la centra Tanzanio enloĝas i.a. leonoj, elefantoj kaj ĝirafoj.  Ĝi foras disde grandaj  urboj kaj ne estas eloĝata, ne atingas ĝin multaj eksterlandaj ekskursoj. Ĝuste tie inter rokrifuĝejoj  la arkeologo el la Instituto pri Religiografio de la Jagelona Univeristato en Krakovo malkovris amason da surrokaj pentraĵoj. Nur dum la nunjaraj esploroj estis identigitaj pli ol 50 lokoj,  kun dekoj kaj eĉ kelkfoje centoj da diversaĝaj surrokaj pentraĵoj. La malkovro estas des pli interesa, ĉar la rezervejo Swaga Swaga troviĝas apenaŭ kelkdek kilometrojn for de la loko riĉa je surrokaj pentraĵoj,  kiuj  en 2006 trafis sur la Liston de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Ili estis faritaj per ruĝa aŭ blanka kolorigilo. Tiuj ruĝkoloraj estas taksataj de arkeologoj kiel multe pli malnovaj, povantaj havi eĉ dek kelkajn mil jarojn. Ili estas tre variaj. Krom bildoj de animaloj troviĝas tie ankaŭ menciitaj meteoritoj aŭ kometoj. En la laboro de la pola arkeologo, kiu planas reveni al Tanzanio, helpis teknologio. Nur apliko de taŭga fotoaparata filtrilo ebligis rimarki la pentraĵojn, kies koloroj ne plu estas akraj. Maciej Grzelczyk konstatis, ke de ĉiuj rokrifuĝejoj, en kiuj troviĝas la rokpentraĵoj etendiĝas bona panoramo al la regiono kaj la pado, kiu gvidis al rifuĝejoj.

El la elsendo 12.10.2018. Legas Barbara kaj Tomek – 1’56”