Faksimilo, alivorte originalfidela kopio  de la Vroclava Psalmaro el ĉ. la 1265-a jaro riĉigis la kolektojn de la Urba Muzeo en ĉi tiu suda urbo de Pollando. Ĝia originalo troviĝas en la kolekto de Fitzwilliam Museum de la brita Cambridge. La Psalmaro kreiĝis laŭ la mendo de Anna Primislida (1204-1268), la edzino de la silezia, Piast-dinastia – princo Henriko la 2-a Pia. Ĝi konsistas el 294 paĝoj kun riĉaj ilustraĵoj sur la ora fono, kreiĝintaj en la rondo de Giovanni di Gaibana el Padovo (Italio). La manuskripto memoriganta la porteblan galerion de pentraĵoj el la limo de diversaj artaj tradicioj estas esprimo de la mecenateco kaj politikaj ambicioj de la princa paro. Ĝi estas unu el la plej riĉe ilustritaj psalmaroj konserviĝintaj el la mezepoko. La faksimilon faris laŭ la originalo specialistoj el la eldonejo Quaternio en la svisa Lucerno. Ĝian kongruecon kun la originalo konfirmis kuratoroj el la kembriĝa muzeo atestante tiel pri ĝia muzea valoro.

El la elsendo 26.10.2018. Legas Tomek – 1’18”