Ludu

La 800-a E_elsendo el la 26.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Ni prezentas la 2-an parton de intervjuo kun Abel Montagut, la aŭtoro de la epopeo „Poemo de Utnoa”, kies dua reviziita eldono reaperis en la nuna jaro.
Niaj komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj traktas pri faksimilo de la 13-jarcenta Psalmaro transdonita al la Urba Muzeo en Vroclavo; Pri la 49-a Muzikologia Konferenco en Varsovio, kadre de kiu Marek Nahajowski parolis pri la mezepokaj kantoj en la E-muzika kulturo; Pri la 12-aj Tagoj de Japanio kaj akompanaj eventoj en la varsovia Reĝa Kastelo.
La E-komunumaj informoj koncernas la novembran Malferman Tagon en Roterdamo (GK 762 : 2018-10-23) kaj LUMINESK’, la Silvestran Renkontiĝon de Germana E-Asocio (detaloj: demandoj@luminesk.de).
La programinformon akompanas foto de ikebano Ikenobō pretigita kadre de la ekspozicio „Formo de libereco” lige kun la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco fare de Pollando.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D