Ludu

La 798-a E_elsendo el la 19.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa felietono el la ciklo Koninda Pollando ni parolas pri la Komisiono por la Nacia Edukado en la 245-a datreveno de ĝia establo. Temis pri la unua en la mondo instituto metinta fundamentojn por la moderna instrusistemo subalterna al la ŝtato.
Nia komenca kulturkronika informo rilatas al la finiĝanta Ĉina Semajno en la Ŝekspira Teatro en Gdansko (la norda Pollando).
La E-komunumaj informoj rilatas al la komenciĝinta en Slovakio KAEST (ĝiaj ĉefaj prelegoj estas spekteblaj ĝisdate ĉe la jutuba ligilo (https://www.youtube.com/c/11pably/live) i.a.: sabate (la 19-an kaj la 20-an de oktobro) ekde la 9-a ĝis la 18-a horo, dimanĉe (la 21-an de oktobro) inter la 9-a kaj la 12-a horoj laŭ la mezeŭropa tempo; Al la aŭtuna staĝo en Greziljono por infanoj kaj plenkreskuloj. Infanoj aliĝantaj per al reto povas partopreni ĝin senpage: www. gresillon.org/aligho. Al la sukcesa 12-a Ŝtata Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo, Brazilo.
En la fino ni invitas por leterkesta renkontiĝo.
Hodiaŭ ni prezentas la plej novan kanzonon de Mélanie Prin por la muziko de Gilbert Drigon kaj la vortoj de Lorenzo Tomezzoli „De nun ĉiam Pli” (https://www.youtube.com/watch?v=ev7HVMDFCGo&t=33s).
La akompana al la programinformo foto prezentas medalon de la Komisiono por la Nacia Edukado.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D