Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 798-a E_elsendo el la 19.10.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa felietono el la ciklo Koninda Pollando ni parolas pri la Komisiono por la Nacia Edukado en la 245-a datreveno de ĝia establo. Temis pri la unua en la mondo instituto metinta fundamentojn por la moderna instrusistemo subalterna al la ŝtato.
Nia komenca kulturkronika informo rilatas al la finiĝanta Ĉina Semajno en la Ŝekspira Teatro en Gdansko (la norda Pollando).
La E-komunumaj informoj rilatas al la komenciĝinta en Slovakio KAEST (ĝiaj ĉefaj prelegoj estas spekteblaj ĝisdate ĉe la jutuba ligilo (https://www.youtube.com/c/11pably/live) i.a.: sabate (la 19-an kaj la 20-an de oktobro) ekde la 9-a ĝis la 18-a horo, dimanĉe (la 21-an de oktobro) inter la 9-a kaj la 12-a horoj laŭ la mezeŭropa tempo; Al la aŭtuna staĝo en Greziljono por infanoj kaj plenkreskuloj. Infanoj aliĝantaj per al reto povas partopreni ĝin senpage: www. gresillon.org/aligho. Al la sukcesa 12-a Ŝtata Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo, Brazilo.
En la fino ni invitas por leterkesta renkontiĝo.
Hodiaŭ ni prezentas la plej novan kanzonon de Mélanie Prin por la muziko de Gilbert Drigon kaj la vortoj de Lorenzo Tomezzoli „De nun ĉiam Pli” (https://www.youtube.com/watch?v=ev7HVMDFCGo&t=33s).
La akompana al la programinformo foto prezentas medalon de la Komisiono por la Nacia Edukado.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 19.10.2018

  • DEMOUY Martine skribis:

    Saluton Barbara,
    Mi denove kun plezuro auxskultis vian elsendon kaj gxoje rememoris la stagxon en Salou!
    Fine de la venonta semajno mi kaj mia edzo partoprenos la stagxon en Grezijono por cxeesti la novan kurson de Dennis Keefe. Mi antauxgxojas tiun momenton.
    Dankon pro viaj cxiam tre intresaj elsendoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.