Novaĵoj

La Nacia Legado-2018

Enretigita de: | Sept 4, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Ekde la 2012-a jaro ĉiujare en Pollando okazas la evento Nacia Legado. La nunjara – la 8-an de septembro 2018 –  pasas en la jaro de la 100-a datreveno de la regajno de la suvereneco fare Pollando post la 123-jara periodo de dispartigoj. Tiuokaze por la legado estis proponitaj fragmentoj de la romano „Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski. Tio estis la lasta romano de la verkisto publikigita en 1924, en kiu la aŭtoro faris bilancon de la unuaj jaroj de la reakirita sendependeco, reliefigante entuziasmon, la deziron rekonsturi la ŝtaton, ne prisilentante tamen erarojn kaj neglektojn. Krome oni proponis dum la tuta jaro legi 44 tekstojn de la Antologio de Suvereneco, kiu enhavas kreiĝintajn  dum la jarcentoj verkojn konsistigantajn la trunkon de la pola patriota literaturo. De kelka tempo al la nacia legado aliĝas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj laŭ la iniciato de Maria Majerczak el la Jagelona Universitato en Krakovo. Pri la partopreno de la Kroata Esperantista Unuiĝo en la pola tago de la Nacia Legado dum la lisbona Tago de Lernado prelegis Maria Beloŝević sub la titolo „Esperanto – pontoj inter la kulturoj”. La unuiĝo planas  aliĝi al la evento ankaŭ nunjare reliefigante, ke la unua eldono de ĉi tiu romano de Żeromski estis eldonita en la kroata lingvo en 1928. Apartan eventon la plej proksiman sabaton organizas Bjalistoka E-societo.

El la elsendo 04.09.2018. Legas Krystyna – 1’55”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0520091

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj