Ludu

La 789-a E_elsendo el la 14.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni aparte parolas pri la unua muzikvideaĵo de Brazila Kolekto, rigardebla ankaŭ en jutubo „Sub la lun’, hieraŭ” de Catulo da Paixão Cearense kaj Pedro Alcântara laŭ la traduko kaj muzikaranĝo de Flávio Fonseca, kiu kantas kaj gitarludas en la akompono de piano kaj violono. Ni prezentas kompreneble nur la muzikon. Pri la retejo Brazila Kolekto kaj la eldonplano produkti pliajn muzikvideaĵojn pli amplekse eblas leĝi ĉe: https://www.brazilakolekto.com/
Niaj komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la daŭrantan en Romo ekspozicion „Pontifex”, kiu enhavas polajn referencojn; la okazantan en Varsovio 4-an Festivalon de baroka muziko „Dramma per musica” kaj okazontan en oktobro Festivalon de Nuntempa Muziko de Wojciech Kilar.
Nia E-komunuma segmento informas pri alvoko de UEA al uniaj esperantistoj partopreni la enketon de EU pri multlingveco, pri Esperanto universitatnivele en Zagrebo, Kroatio kaj pri la 55-a BET (Baltiaj E-Tagoj) en Litovio en 2019.
En la fino aŭdiĝas leterkesta programero.
Nian programinformon akompanas interreta foto prezentanta la internon de la Reĝa Teatro en la Malnova Oranĝerio en la varsovia Łazienki-Parko, en kiu okazis iu el la koncertoj de la daŭranta Festivalo de la baroka muziko.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D