Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 793-a E_elsendo el la 28.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ prof. d-ro Duncan Charters el Usono, kiu dum la Lisbona UK gvidis plurhoran sesion de Tago de Lernado, nunjare dediĉitan al la temo „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto” kaj sumigas por ni la ĉefkonkludojn de ĉi tiu programero, al kiu kontribuis eŭropaj kaj ekstereŭropaj prelegantoj.
Nia ampleksa komenca kulturkronika informo rilatas al elstaraj pianistoj, en kies repertauaro gravan rolon ludas la muziko de Frederiko Chopin – Nelson Goerner (Argentino) kaj Dang Thai Son (Vjetnamio), kiuj estis distingitaj per la medaloj >Meritiĝinta por la Kulturo Gloria Artis<. En la fino de la elsendo ni proponas leterkestan renkontiĝon. Muzike ni memorigas la kanzonon de Daimi el Kubo „La Feliĉo”. La akompana elinterreta foto prezentas la laŭreatojn de la nunjaraj medaloj >Meritiĝinta por la Kulturo Gloria Artis< Nelson Goerner (Argentino) kaj Dang Thai Son (Vjetnamio).
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 komentoj al E_elsendo el la 28.09.2018

  • Synnove Mynttinen skribis:

    Ankau mi tre sxatis auskulti la resumo de professoro Duncan Charters pro la klara kaj bela vortumado,aparte aggrable estis audi pri la prelego de Monika Molnar,kies laboro por Esperanto kulturo estas tre ege grava.Shi instruas kompreni diversajn kulturojn por venonta generacio.

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Estas ĉiam plezuro kaj inspiro aŭskulti Prof-ron Charter! Sobra, digna, klera, prudenta, instrua. Kaj kia flua, klara kaj eleganta elparolo! Ĉu la pola retradio ne povus starigi konstantan 3- minutan rubrikon fare de li? La titolo povus esti: “Tri minutoj da interkulturo”…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.