Ludu

La 793-a E_elsendo el la 28.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ prof. d-ro Duncan Charters el Usono, kiu dum la Lisbona UK gvidis plurhoran sesion de Tago de Lernado, nunjare dediĉitan al la temo „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto” kaj sumigas por ni la ĉefkonkludojn de ĉi tiu programero, al kiu kontribuis eŭropaj kaj ekstereŭropaj prelegantoj.
Nia ampleksa komenca kulturkronika informo rilatas al elstaraj pianistoj, en kies repertauaro gravan rolon ludas la muziko de Frederiko Chopin – Nelson Goerner (Argentino) kaj Dang Thai Son (Vjetnamio), kiuj estis distingitaj per la medaloj >Meritiĝinta por la Kulturo Gloria Artis<. En la fino de la elsendo ni proponas leterkestan renkontiĝon. Muzike ni memorigas la kanzonon de Daimi el Kubo „La Feliĉo”. La akompana elinterreta foto prezentas la laŭreatojn de la nunjaraj medaloj >Meritiĝinta por la Kulturo Gloria Artis< Nelson Goerner (Argentino) kaj Dang Thai Son (Vjetnamio).
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D