Ludu

La 791-a E_elsendo el la 21.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En septembro ekfunkciis la 4-jaraj studoj pri Esperanto en la ĉina universitato en Zaozhuang, al kiuj aliĝis 25 personoj. En la unua semestro (ekde oktobro) Esperanton instruos tie d-ro Maciej Zięba el Pollando kaj prof. Sato Ryuskue el Japanio, ekde la sekva semestro konversacion instruos prof. Bak Giwan el Koreio.
Tiu evento estas la okazo prezenti la raportan sonscenon pri la historia, solena momento de la Lisbona UK, kiam estis subskribita kontrakto inter UEA, ILEI kaj la Universitato en Zaozhuang pri la 4-jaraj studoj de Esperanto.
Nian programinformon akompanas foto el la interreto pri la solenaĵo, kiu bedaŭrinde teknike ne estas la plej perfekta.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D