Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 790-a E_elsendo el la 18.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la Lisbona UK d-ro Keyhan Saydapour el Irano, kun kiu ni parolas pri la E-movado en ĉi tiu lando kaj pri kelkaj planoj el inter kiuj, ekzemple la nova sidejo de Irana E-Asocio jam fine de aŭgusto ekfunkciis.
Nia komenca aktualaĵo rilatas al la hodiaŭ finiĝanta en Bukareŝto debato de la 12 landoj de la Trimara Iniciato, kies gvidideo estas firmigo de la eŭropa kaj transatlantika kunlaboro inter la uniaj landoj en la regiono de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. Krome ni memorigas la pasintan hieraŭ datrevenon de la invado de Sovetunio kontraŭ Pollandon en 1939, kiu ŝanĝis la sortojn de la 2-a mondmilito.
Niaj sciencbultenaj temoj rilatas al neŭromatematiko en iu el polaj lernejoj, al akirita Ora Medalo pro la pola inventaĵo BioKer kaj al kleriga nivelo de viroj kun la familia edzinnomo.
Muzike akompanis nin brila koncerta plenumo de „Ekvadora prokuroro” fare de Dominika Handzlik el la lisbona koncerto „Filino kaj la Patro – Koncerto de Dominika kaj Georgo Handzlik”. Tiu koncerto estos ripetita dum ARKONES en Poznano, la 22-an de septembro 2018.
Nian programinformon akompanas la kovrilpaĝo de la ĵus aperinta numero de „Irana Esperantisto” (http://www.espero.ir/revuo/IE-26.pdf).
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

2 komentoj al E_elsendo el la 18.09.2018

  • Paulo Sergio Viana skribis:

    Estis bele rememori la kanton de la patro kaj filino en la lisbona kongreso! Dankon! Tio estis laŭ mi unu el la plej brilaj programeroj en la UK. Ĉu ne eblas intervjui tiun ĉarman duopon?
    Ankaŭ al mi plaĉis aŭskulti la sobrajn respondojn de la irana samideano. Revenu li antaŭ la mikrofono alifoje!

  • Synnove Mynttinen skribis:

    Aggrable auskulti la klaras kaj belan lingvon de la irana esperantisto,kies informo pri la sidejo en la urbo Teheran gravas.Espereble pli da Irananoj eklernos esperanton. La filino de Georgo Handslik kantas bele.Tre praktike kiam
    ludanto kaj kantistino samfamilias.Dankon pro la inform plena programo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.