Ludu

La 788-a E_elsendo el la 11.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En nia marda E-elsendo ni referencas al la interesaj tagoj de la 103-a UK en Lisbono gastigante antaŭ nia mikrofono konatajn E-aktivulojn el la norda Francio, Edmond kaj Arlette Plutniak.
En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri laŭvicaj donitaĵoj rilate malkreskon de senlaboreco en Pollando kaj eksterlandajn laborantojn en nia lando. Pri interlingvistika fako koncerne la gestan lingvon en la Varsovia Univeristato kaj pri la daŭrantaj Vinberrikoltaj Tagoj en Zielona Góra (la okcidenta Pollando).
Niaj sciencbultenaj temoj koncernas svedan ostogluaĵon kaj finiĝintajn ĉinajn esplorojn difinintajn la ĉinan civilizacion preskaŭ sesmiljara.
Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon pri vino el la lasta KD de JoMo eldonita de Vinilkosmo – „jOmO okcitanas”.
Nian programinformon akompanas foto pri la daŭrantaj gajaj Tagoj de Vinrikoltado en Zielona Góra.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D