Ludu

La 787-a E_elsendo el la 07.09.2018 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa komenca kulturkroniko ni informas pri la daŭranta en Varsovio en libera spaco ekspozicio ligita kun la regajnita suvereneco de Pollando antaŭ 100 jaroj dediĉita al Johano Paŭlo la 2-a „Homo el libereco”. Pri la morgaŭ prezentota fare de Ossoliński-instituto en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) pli ol 300-objekta arkivo de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz okaze de la Eŭropaj Tagoj de la Kultura Heredaĵo. Pri la 1-a Konkurso de Karol Szymanowski komenciĝonta la plej proksiman lundon en Katowice (la suda Pollando).
Kadre de la baldaŭ okazontaj Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) en Poznano (la okcidenta Pollando) inter la 21-23.09.2018 oni solenos la 60-an jubileon de la Pola E-Junularo. Tiu evento estas la okazo por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun la sekretario de PEJ, Tobiasz Kubisiowski.
La E-komunuma informo rilatas al la Biblioteka Apogo Bachrich, kadre de kiu eblas peti objektojn el la Libroservo de UEA ([https://katalogo.uea.org) por ne subvenciataj E-bibliotekoj (bachrich@co.uea.org).
Muzike ni aŭdas fragmenton de la kanzono Junaj Idealistoj en la plenumo de Dolĉamar el la KD „Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la elektitan printempe novan estraron de PEJ en la konsisto Tomasz Szymula – prezidanto, Romualda Jeziorowska – vicprezidanto, Tobiasz Kubisiowski – sekretario, Piotr Hołda – kasisto. La dekstra foto prezentas nian hodiaŭan interparolanton, la sekretarion de PEJ Tobiasz Kubisowski.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D