Ludu

La 776-a E_elsendo el la 31.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia tria raporto pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono komence prezentas la sonscenon pri la inaŭguro de la Tago de Lernado, kadre de kiu estis transdonita la premio Maŭro La Torre. Antaŭ nia mikrofono gastas Rakoen Maertens informanta pri programeroj rilataj al la okazintaj kaj okazontaj eventoj koncerne nian agadon ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Por la fino ni elektis sonscenon el la marda koncerto de Mikaelo Bronŝtejn.
La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono de la premio Maŭro La Torre en la komenco de la Tago de Lernado.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D