Ludu

La 782-a E_elsendo el la 21.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia laŭvica, kvina raporto kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono – sendata jam postkongrese el Varsovio – referencas komence al kroma programero, kiu dum la 103-a UK ricevis novan formaton. Temas pri la iama Oratora Konkurso por esperantistaj junuloj, kiu nun ne nur ricevis novan titolon „Junulara Konkurso pri Publika Parolado”, sed krome al oratora elpaŝo pri antaŭdifinita temo aldoniĝis du kromaj konkursobranĉoj pri la provo improvizi kaj pri la oratora duelo laŭ lotumado de temoj ĉe la prezida tablo, ĉe kiu deĵoris Sara Spanò. Ĝuste ŝi, kiel estrarano pri kulturo kaj kongresoj, klarigas al ni la esencon de la ŝanĝoj. Krome ni prezentas du sonscenojn pri la du novaj konkursbranĉoj, en kiuj aŭdiĝas la „oratorado” de la gajninto de la unua premio Hans Becklin el Usono. Eĉ se la Junulara Konkurso estis multnombre frekventita, nesupereblan popularecon ĝuis la kongresa libroservo sub la gvido de Ionel Oneț. Tamen ne lin ni gastigas antaŭ nia mikrofono, sed iun el la klientoj, kiu samtempe kun mi vizitis la salonon. Temas pri Jukka Pietiläinen el Finnlando. Muzike ni referencas al la koncerto de Georgo Handzlik kaj lia filino, Dominika Handzlik, kiuj dum sia lisbona koncerto kantis la E-version de la kanzono „Kometo” de Jaromír Nohavica. La akompana foto prezentas la infanojn el la Infana Kongreseto, kiuj dum la Solena Fermo venis por saluti la kongresanojn de la 103-a UK.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D