Ludu

La 781-a E_elsendo el la 17.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia laŭvica, kvara raporto – jam el Varsovio – kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono referencas komence al la anonco – dum la Solena Fermo – de la premioj, kiuj nunjare denove estis atribuitaj kaj temas pri la premioj de la Fondaĵo Antoni Grabowski. Nunjare ricevis ilin Sten Johansson (Svedio) pro la elstara kontribuado al la literaturo de Esperanto, Gonçalo Neves (Portugalio) kaj Bernhard Pabst (Germanio) pro la komune kompilita „Historia vortaro de Esperanto 1887–1889”.
Nia sekva sonsceno rilatas al la programero „CO respondas” el la ĵaŭda kongresa tago. Ĝi en signifa grado samtempis kun la novformula solenaĵo de la disdono de la premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA – 2018. Ni prezentas specimene la enkondukan sonbildon, kvankam teknike neperfektan. Aliflanke siajn impresojn pri la nunjara eldono de la solenaĵo dividas kun ni Carlo Minnaja.
Nian programinformon akompanas foto, kiu prezentas grupon de kongresanoj en ateliero pri Origamio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D