Ludu

La 779-a E_elsendo el la 10.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia dua raporto kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono – jam el Varsovio – referencas al la Solena Fermo kaj eta raporto de TEJO-prezidanto pri la partopreno de junuloj en la Universala Kongreso. Ni kaptas la okazon por gratuli al Hoan TRAN THI, Ĝojo pro la reelektiĝo kiel TEJO-prezidanto. Sekve ni referencas al la dumkongresa Esperantologia Konferenco, komenciĝinta ĵaŭde matene. Krom sonsceno pri ĝia komenciĝo ni gastigas antaŭ nia mikrofono ĝian gvidanton, komisiiton de UEA kaj CED, Orlando Raola. Inter multaj portugalaj esperantistoj kontribuintoj al la kongresprogramo laŭ la portugala fokuso troviĝis ankaŭ João José Santos. Ĝuste li estas sekve nia antaŭmikrofona gasto. Multajn surprizis, sed ankaŭ ĝuigis la koncerto de konata bardo Georgo Handzlik, kiu en Lisbono kantis kun sia filino, Dominika. Specimeno de ilia komuna kanto finas nian laŭvican, la duan el Varsovio, raporton pri la 103-a UK en Lisbono. Nian programinformon akompanas foto pri la kongressimbolo inter la pavimkaheloj de nia kongresejo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D