Ludu

La 767-a E_elsendo el la 03.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ la muzika parto de la nia elsendo estas dediĉita al la plej lasta KD de la ensemblo Espo Despo el 2016 „Espo Bosniumas” eldonita de Vinilkosmo. Fragmente ni citas el la kanzonoj „Viŝegrad”, „Fenestro”, „Branĉo de pino” kaj „Mostar”.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri sukcesoj de pliaj polaj altlernejoj en la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking; pri Ekoparko en Gdanska Studenta Urbeto kaj pri edukprojekto adresita al la pola junularo titolita „Polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz”.
– La sciencbultena temo traktas pri nova, neinvada lasera kuracmetodo de miopeco.
La akompana interreta foto prezentas la Varsovian Universitaton.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D