Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 775-a E_elsendo el la 30.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia dua raporto el la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono koncentriĝas unuavice pri la dimanĉa Solena Inaŭguro. Ni prezentas tute aparte la mesaĝon de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Audrey Azoulay, kiun legis Mirejo Grosjean. Ni mallonge prezentas la siluetojn de du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato Vytenis Andriukaitis kaj Judit Polgár kaj de tri Honoraj Membroj Maria Rafaela Urueña Alvarez, Josep Franquesa i Solé kaj NAN Youli. En la fino aŭdiĝas muzika specimeno el la eksterordinare rava Nacia Vespero. Foto de ĉi tiu spektakla programo bildigas la momenton, en kiu sur la scenejo troviĝas ankaŭ iuj personoj  invititaj sur la scenejon el la publiko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 30.07.2018

  • Bruce Crisp skribis:

    Elkoran dankon pro viaj sonraportoj el la 103-a Universala Kongreso en Lisbono! Por tiuj kiuj ne partoprenas la UK-on — kiel mi mem — ili certe bone transdonas la etoson de la Kongreso. Estas ankaŭ plej agrable aŭskulti viajn interparolojn kun individuaj Esperantistoj. Tiaj interparoloj estas aparte ĝuindaj ĉar oni aŭskultas homojn el diversaj landoj kaj kulturaj fonoj kio vere substrekas la internaciecon de nia lingvo kaj komunumo. Do, redankon!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.