Ludu

La 774-a E_elsendo el la 28.07.2018 ĉe www.pola-retradio.org

Nia unua raporto el la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono – ne ĉiam teknike perfekta –  enhavas bukedon da sonbildoj registritaj dum la sabata tago, kiam la kongresurbon komencis atingi la unuaj kongresanoj. Antaŭ nia mikrofono gastas Mateus de Sana el la Orienta Timoro, Povilas Jegorovas el Litovio, Rogener Pavinski el Brazilo, Etsuko Nakazawa el Japanio, Gražina Opulskienė el Litovio kaj Anna Löwenstein el Britio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D