Novaĵoj

Usona-korea dokumento subskribita

Enretigita de: | Jun 12, 2018 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La gvidantoj de Usono, Donald Trump kaj de la Norda Koreio Kim Dzong Un renkontiĝis hodiaŭ en Singapuro. Post preskaŭ unu hora interparolo ili subskribis dokumenton difinitan de la usona prezidento, kiel tre grava. Prezidento Trump devontiĝis en ĝi garantii sekurecon al la Norda Koreio kaj Kim Dzong Un konfirmis sian engaĝiĝon al plena sennukleigo de la Korea Duoninsulo. La prezidento de Usono diris i.a., ke la gvidantoj decidis fermi la pasintecon substrekinte, ke ambaŭ estas tre fieraj pri tio, kio okazis kaj la rilatoj inter Usono kaj Koreio estos „aliaj ol en la pasinteco”.  Donald Trump diris krome, ke estis ellaboritaj apartaj reciprokaj rilatoj. Krome la usona kaj nordkorea gvidantoj subskribis devontiĝon pri senprokrasta reveno al la patrolandoj de identigitaj restaĵoj de la militostaĝoj kaj de personoj perdiĝintaj dum la korea milito.  La dokumento informas pri baldaŭaj intertraktoj inter ambaŭ landoj.

El la elsendo 12.06.2018. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511894

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj