La Nacia Instituto de Frederiko Chopin ekde la nuna jaro eldonas du novajn periodaĵojn. Temas pri „Chopin-studoj” kaj „The Chopin Review” prezentantaj la staton de esploroj kaj popularigantaj la konojn pri la pola komponisto kaj pri lia muziko fone de la monda kulturo. Ili referencas al la tradico de la ŝopenologiaj periodaĵoj el la dua duono de la 20-a jarcento „Chopin-jarkolekto” kaj „Chopin Studies”. Ambaŭ eldonaĵoj – la pollingva „Chopin-studoj” kaj la anglalingva „The Chopin Review” celas muzikologojn, muzikistojn kaj muzikŝatantojn, dezirantajn profundigi konojn pri la heredaĵo de la pola komponisto. Ili enhavas artikolojn, raportojn pri eventoj, diskutojn kaj recenzojn pri publikaĵoj, diskoj kaj filmoj. Kvankam ilia enhavo estos paralela tamen ne identa, kio ligiĝos kun disponebleco de unuopaj materialoj en respektivaj lingvoj kaj temoj de la unuopaj numeroj. La unua numero de “The Chopin Review”  estas dediĉita al Chopin-piankonkursoj laŭ la historia, sociologia kaj psikologia konsideroj. Temas krome pri ĉapitroj dediĉitaj i.a. al ĵurianoj de Chopin-piankonkursoj aŭ festivalaj skandaloj/skandaletoj. La pola „Chopin-studoj” estas dediĉita al la 19-jarcentaj muzikfontoj, inkluzive ŝopenologiajn, al la procezoj de ilia prilaborado kaj eldonado same en la tradicia kiel ankaŭ elektronika formo.  La konsiston de la redakcia komitato de la periodaĵoj eniras reprezentantoj de la internacia ŝopenologia medio el Pollando, Usono kaj Britio. La periodaĵoj paperforme aperas por la bezonoj de bibliotekoj kaj arkivoj, ili estas konsulteblaj ankaŭ elektronike.

[http://chopinreview.com kaj http://studiachopinowskie.pl]

El la elsendo 08.06.2018. Legas Tomek- 1’50”