Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
La naskiĝurbo de Esperanto
Arkivoj
Kategorioj

La 762-a E_elsendo el la 15.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia felietono el la ciklo Koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ mallonge la plej profundan lagon de nia lando, Hańcza.
– La nunsemajna kulturkroniko liveras informojn pri du interesaj ekspozicioj en Varsovio: pri la pentroarto de kortega pentristo de la lasta pola reĝo Marcello Bacciarelli kaj pri la imperiestro de Francio Napoleono, en kiu ekspozicio videbliĝas liaj notoj pri la lernado de la angla lingvo.
– La E-komunumaj informoj koncernas la daŭrantajn laborojn pri raporto rilate universitatnivelan instruadon de interlingvistiko por la lisbona Nitobe-simpozi [https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLScbbRFmYxuenq7Uxbejf0PLWACi5ICX03jWEdGBUaUVJrijt/viewform?usp=sf_link]

kaj la juniajn semajnfinajn eventojn en Eŭropo, aparte Antverpeno [“De National” – Lange Beeldekensstraat 152 – 2060 Antwerpen] kaj Roskilde [www.roskildefestivalo.dk].
– Aŭdiĝas krome la Leterkesta programero.
– Muzike akompanas nin hodiaŭ Manno Montanna per la fragmento de la kanzono „Haleluja”, kiun li disponigis al nia redakcio, pro kio ni kore dankas. Muzike al Roskilde-festivalo invitas Kim. En Leterkesto ĴeLe kantas fragmente sian kanzonon pri Du Kverkoj.
– La interreta foto prezentas la heroon de nia felietono, la lagon Hańcza.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

Unu komento al E_elsendo el la 15.06.2018

  • Paŭlo Sergio Viana skribis:

    Per la ĉiam aktualaj informoj de la Pola Retradio ni ekscias pri la festo de gesamideanoj en Antverpeno. El la fora Brazilo mi kore salutas ilin kaj deziras fruktodon agadon.
    Kaj permesu, ke mi laŭdu la kanton de Montana! Belega! Kiam ni povos denove aŭskulti lian puran voĉon?

Lasi respondon al Paŭlo Sergio Viana Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.