Ludu

La 759-a E_elsendo el la 05.06.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ la muzikan parton de nia elsendo ni dediĉas al la 4-a KD de la konata franca kantisto kaj esperantisto JoMo (Jean-Marc Leclercq) eldonita de Vinilkosmo „jOmO Okcitanas” (https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/).
– La komencaj mallongaj aktualaĵoj el la mondo rilatas al la novaj registaroj en Italio kaj Katalunio, al la ŝanĝoj sur la hispana politika scenejo. Sekvas ilin informoj pri la kampanjo de Unicef-Polska vivsave por la novnaskitoj kaj pri la ŝanĝoj en la klereco de polaj patrinoj kaj ilia fekundemo.
– La sciencbultena temo rilatas al la cerboinflua rolo de danco ĉe senjoroj baze de germanaj esploroj.
– La interreta foto referencas al la temo de nia sciencbultena temo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D