La 19-an de majo kadre de la Varsocia Nokto de Muzeoj la pola ĉefurbo disponigos vizitcele 240 lokojn. Krom muzeoj siajn pordojn malfermos la Ĉokoladfabriko Wedel, la Polica Ĉefkomandantejo, artgalerioj, muzeoj, teatroj. Multaj programoj referencos al la 100-a datreveno de la reakirita suvereneco. Temos i.a. pri la fotoekspozicio „La neekzistanta Varsovio – 48 bildoj de ne plu ekzistantaj stratoj kaj konstruaĵoj de Varsovio el la jaroj 1900-1916” kaj pri la ekspozicio dediĉita al la kabaredoj kaj estradaj spektakloj el la intermilita periodo (1918-1939).  En la amfiteatro de Łazienki-Parko okazos spektaklo kun filmprezentoj rakontantaj pri artverkoj, kiujn Pollando perdis dum la 2-a mondmilito. En la repertuaro pretigita de la Muzeo de Varsovio troviĝos la varsoviaj legendoj kaj krome rakontoj pri la morna flanko de la pola ĉefurbo, ĝiaj deliktuloj, seriaj murdsitoj. Lige kun la 15-a eldono de la Nokto de Muzeoj por 100 dekkvinjaruloj estos pretigitaj porokazaj suveniroj. La noktan trafikon certigos historiaj busoj kaj tramoj.

El la elsendo 18.05.2018. Legas  Maciek – 1’21”