Hodiaŭ ni proponas gesinjoroj viziti la 12-milan urbeton proksime de Varsovio Góra Kalwaria [gura kalvarja], laŭ ĝisvorta traduko „la kalvaria monto”. La troviĝanta 34 kilometrojn for de la centro de la pola ĉefurbo urbeto, jam en la 13-a jarcento estis notita kiel la kavalira vilaĝo Góra. Ĝia aparta historio komenciĝis en la 17-a jarcento, kiam ĝi apartenis al la posedaĵoj de la episkopo de Poznano Stefan Wierzbowski [vjeĵbofski]. Kaj ĉio onidire komenciĝis de mirakla evento post kiam la invadintaj svedoj terebenigis la vilaĝon. Tiam sur la ĉielo ekbrilis purpura kruco kaj en ĝi flamanta koro trapikita de najloj. Pli supre frapbrilis la Luno, sube rotaciis La Suno. La mirigaj informoj atingis la episkopon, kiu decidis elkonstrui ĉi tie urbon je la gloro de Dio. Kaj efektive tiu ĉi urbo, Nowa Jerozolima (Nova Jerusalemo) fariĝis lia vivverko. La episkopo decidis rekrei la plej gravan urbon de la Sankta Tero. Por reliefigi la  ligon  kun ĝi sur la stratoj de la urbo konstruita sur la plano de kruco estis disŝutita  tero en 33 sakoj rekte venigita el Jerusalemo. En Nowa Jerozolima estis elkonstruitaj 6 preĝejoj, kvin klostroj de diversaj ordenoj, 35 kapeloj. Multaj lokoj kaj objektoj ricevis nomojn, kiuj ligis al la Biblio kaj la historio el la epoko de Kristo. La urborajtojn Nowa Jerozolima ricevis en 1670 kaj laŭ decido de reĝo Michał Korybut Wiśniowiecki [miĥaŭ koribut visnjovjecki] ĝi estis destinita nur por katolikoj. Okaze de la Pasko el la tuta lando celis tien la kredantoj por partopreni la Pasionon de Kristo. Por ili la alveno al Nowa Jerozolima rolis kvazaŭ pilgrimiro al la Sankta Lando. La florado de la urbo ne longe daŭris. Post la morto de la episkopo Wierzbowski sekvis iom-post-ioma kadukiĝo, kion atestis la vizitinta la urbon meze de la 18-a jarcento episkopo Ignacy Krasicki. Defintiva falo sekvis post la 18-jarcentaj dispartigoj. Unue Nowa Jerozolima ektroviĝis sub la prusa, sekve rusa  administracioj. La aneksintoj forigadis ĉiajn religiajn spurojn, detruataj estis kapeloj kaj preĝejoj, forportataj  grandkvante dokumentoj. Nowa Jerozolima sojlis novan historion. En 1794 la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a permesis, ke krom katolikoj loĝu tie ankaŭ alikredantoj. Baldaŭ amase komencis venadi tien judoj. La unuaj jam en 1802. Komence ili luadis ĉambrojn, domojn. Meze de la 19-a jarcento venis ĉi tien la juda piulo, rabeno Icchak Meir Rothenberg Alter. Liaj konoj, aŭtoritateco logis milojn da ĥasidoj el diversaj lokoj de la Centra Orienta Eŭropo. Judoj kredis, ke la rabeno havas la povon sanigi, scipovas interpreti komplikajn tekstojn, doni moralaj instruojn. Kun penso pri celantaj lin amase judoj estis konstruita la malvastŝpura fervojlinio liganta kun Varsovio, sed la urbo portis tiam jam novan nomon, la konatan ĝis nun Góra Kalwaria. Sed ankaŭ ĉi tiu realo ne daŭris longe finiĝinte samtempe kun la eksplodo de la 2-a mondmilito. Hodiaŭ Góra Kalwaria ebligas al la vizitantoj trovi multajn spurojn ligitajn kun sia historio, kun la periodo kiam ĝi estis urbo nur por katolikoj, kun la periodo kiam multis tie judoj. Inter tiuj spuroj troviĝas ankaŭ la ruino de la kastelo el la limperiodo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Konstruita de la mazovia princo Janusz [janusz] la 1-a ĝi havis gravan militistan signifon. Ĝiaj eksteraj muroj estis dikaj je du metroj kaj altis ĉirkaŭ 8 metrojn. La unuan fojon ĝi estis damaĝita dum la sveda invado (1656), sed definitiva detruo okazis sub la prusa anekso. Ĝis nun konserviĝis plimulto de la kastelaj muregoj kaj tri turoj de kiuj eblas amiri la pitoreskan panoramon de la regiono.

El la elsendo 04.05.2018. Legas Barbara – 05’38”